Ofensivo de Cent Regimentoj

Venkantaj ĉinaj komunistaj soldatoj svingantaj la flagon de la Respubliko Ĉinio.

La Ofensivo de Cent Regimentoj (en la ĉina: 百團大戰) (20-a de aŭgusto ĝis 5-a de decembro 1940)[1] estis grava kampanjo de divizioj de la Nacia Revolucia Armeo de la Komunista Partio de Ĉinio komandita de Peng Dehuai kontraŭ la Imperia Japana Armeo en Centra Ĉinio. Tiu batalo estis delonge fokuso de propagando en la historio de la Komunista Partio de Ĉinio, sed ĝi iĝis la "krimo" de Peng Dehuai dum la Kultura Revolucio. Kelkaj aferoj pri ties lanĉo kaj konsekvencoj estas ankoraŭ polemikaj.

Kun la japanoj luktis ankaŭ kunlaborantaj ĉinoj. La diversaj ĉirkaŭkalkuloj ganas inter 10 000 kaj 20 000 perdoj de la japana flanko kaj eble simila nombro de kunlaborantoj, dum por la ĉina flanko oni ĉirkaŭkalkulas 22 000 perdojn.[2]

Koordinatoj: 37° 27′ 00″ Nordo 116° 18′ 00″ Oriento / 37.4500 °N, 116.3000 °O / 37.4500; 116.3000 (mapo)

  1. Peasant Nationalism and Communist Power: The Emergence of Revolutionary China 1937–1945; Johnson, Chalmers A.; p. 57.
  2. Chinese-Soviet Relations, 1937–1945; Garver, John W.; p. 120.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy